Saltu al enhavo

La malsanulo pro imago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Malsanulo pro Imago
La Malsanulo pro Imago
La Malsanulo pro Imago
Aŭtoro Molière
Eldonjaro 1911
Urbo Lepsiko
Eldoninto Germana Esperanto-Librejo
Paĝoj 98
vdr

La Malsanulo pro Imago [1][2]. (Le Malade imaginaire) Komedio en tri aktoj, de Molière el la jaro 1673, el la franca tradukis Rektoro Wilhelm Velten, Lingvokomitatano kaj Komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe la Saksa Esperanto-Instituto, Dresden. Eldonita de Germana Esperanto-Librejo, Leipzig, 1911, 98 p.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La teatraĵo temas pri Argan, la «imagita malsanulo», vidvo kiu reedziĝis al Béline, kiu ŝajnigas atentajn zorgojn, sed kiu reale esperas la morton de sia edzo por heredi. Li obeema akceptas ĉiajn rimedojn preskribitajn de trompemaj kuracistoj, kiuj deziras nur kontentigi sian pacienton anstataŭ kuraci lin. Trompema servistino Toinette maskas sin kiel kuracisto kaj same preskribas ironiajn kaj mokemajn rimedojn. Angélique, la filino, amas Cléante, kion ne deziras Argan, kiu preferas kiel bofrato Thomas Diafoirus, kuracisto mem. Toinette rekomendas Argan ŝajnigi sin mortinta. La edzino kontentiĝas prie dum la filino Angélique tute sincere doloras pro la morto de sia patro, kiu siavice malkovras sian ludon kaj akceptas Cléante, kondiĉe ke tiu mem iĝu kuracisto, dum oni konsilas Argan ankaŭ iĝi kuracisto. Resume la verko primokas la malprofesiecon de kuracistoj, kiuj kaŝas sian scimankon per supozita falsa sciaro.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La traduko ĝenerale estas bonega, kaj bone reproduktas la klaran, precizan kaj elegantan stilon de Molière. 
— 1912, R. M., La Ondo de Esperanto, paĝo 30
Citaĵo
 Tiu germana rektoro bedaŭrinde ne lasis al franca rektoro la taskon traduki tiun ĉefverkon de nia granda aŭtoro klasika. 
— 1911, Historio de Esperanto I, paĝo 332
Citaĵo
 Nur malofte ni havas la plezuron renkonti tian bon ..jes, ni permesas al ni diri, bonegan tradukon.

Tiu ĉi komedio ŝajne havis kiel ĉefan celon, primoki la praktikon de la medicino de la periodo de la aŭtoro, kaj la mordanta spriteco eĉ en nia tempo eble ne maltrafos. — Interplektila en la “serioza” parto de la komedio estas la neevitebla rakonto pri la malpermesita amo de filino kaj juna amanto, sed tio ĉi estas nur kvazaŭ sukero kun pilolo. Ke la satiro de Moliére kontraŭ la mediano ne estis sen motivo aŭ justa bazo, montras la tuta malapero de tiaj panaceoj, kiel la sangellaso. Eĉ en la lasta tempo ni vidis grandan formovadon de la malnova kredo al la ĉiopotenco de drogoj kaj medikamentoj, kaj almovadon al pli da fido al la resaniĝa povo de l' korpo. Kompreneble, kiel simplaj homoj ne havantaj specialan konon de la ĝeneralaj efikoj de la medikamentoj, ni ne volas esprimi dogme la opinion, ke ili neniam bonefikas, sed tamen, kiam ni vidas, ke la kuracistoj fidas nur al dozoj da fluidaĵoj, kaj preskaŭ tute ignoras higienajn rimedojn por malhelpi la ekziston de malsanoj, tiam ni havas la rajton energie protesti. Feliĉe multe da kuracistoj jam iras en la direkto montrita, kaj tion eble ni parte ŝuldas al la satiro de Moliere kaj aliaj. — La traduko antaŭ ni estas tiel facile legebla, kiel originala verko, kaj montras la tuŝon de majstro de nia lingvo. Tre malmultaj estas la kritikeblaj vortoj, kaj inter tiuj rimarkitaj de ni, kredeble la plimulto estas preseraroj aŭ glitetoj de l' plumo.

Sur p. 31, oni legas: “' ni estos pli seĝgenataj [? senĝenaj, sen ĝeno] en mia ĉambreto”; kaj anstataŭ ridiginda (p. 65, k.a ), ni preferus diri ridinda aŭ ridiga, laŭ la preciza senco. Kelkaj aliaj rimarkitaĵoj ŝajne estas preseraroj. Sed lasante flanken ĉi tion, la libreto estas tre bone presita en oportune malgranda formato, kaj cetere ĝi estas tute malkara. Ni ĝin varme rekomendas al ĉiuj amantoj de teatraĵoj kaj aparte al ĉiu lernanto, kiu volas konstati la vivantecon de Esperanto
— P.J.C. La Brita Esperantisto - Numero 084, Decembro (1911)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4031, paĝo 361
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Malsanulo pro Imago, desegnaĵo de Honoré Daumier, ĉirkaŭ 1857.